Károly Péterfi
From Wikipedia, the free encyclopedia
PÉTERFI Károly [pe:terfi] estis hungara reformista pastro, instruisto, filozofo, ano korespondanta de la Hungara Scienca Akademio (1834) naskita la 17-an de aprilo 1790 en Sóvárad kaj mortinta la 23-an de januaro 1873 en Marosvásárhely.
Rapidaj faktoj Persona informo, Okupo ...
Károly Péterfi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 17-an de aprilo 1790 (1790-04-17) en Sărățeni |
Morto | 23-an de januaro 1873 (1873-01-23) (82-jaraĝa) en Târgu Mureș |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | filozofo • kalvinana pastro • aesthetician |
Fermi
Péterfi finis siajn studojn en Marosvásárhely kaj Vieno. Ekde 1815 ĝis 1817 li estis pastro en Marosvásárhely, ekde 1818 li instruis en la reformita kolegio, poste li estis pastro ekde 1836 en Tordos, ekde 1850 en Déva, ekde 1855 denove en Marosvásárhely. Li pensiuliĝis en 1867. Li estis pioniro de la hungara estetika literaturo.
- Az igaz filozófus kharaktere… (Debrecen, 1820);
- Filozófusok és filozófia históriája (Marosvásárhely, 1838);
- Alapfilozófia (Nagyenyed, 1841);
- Gyermekeim kegyeletes emlékeztetése néhai édes anyjok: Böszörményi Máriára (Marosvásárhely, 1871);
- A vizsgálódó filozófiának systémája. Harmadik rész: Ízléstudománya vagy esztétika (eldonis György Kristóf, Kolozsvár, 1940)
- Koncz József: A marosvásárhelyi ev. ref. collégium története (Marosvásárhely, 1896); Kristóf György: P. K. esztétikája (Irod. tört. Közl. 1934).
- Magyar Életrajzi Lexikon