Kaĉo (manĝaĵo)
manĝaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kaĉo estas manĝaĵo el kuirita greno (antaŭe pistita aŭ muelita), aŭ el aliaj ingrediencoj de pli-malpli kompakta konsisto, ekzemple el fruktoj aŭ legomoj. Ĝi estas la plej malnova kaj simpla maniero pretigi grenon kaj ĝis nun tutmonde ankaŭ la plej grava. Idoj de kaĉo estas diskopano, pano kaj blino. Hodiaŭ tre konataj estas ekz. la angla porridge (poriĝo, t.e. avenkaĉo), la itala polento kaj plej ofte dolĉeritaj kaĉoj por infanoj aŭ malsanuloj, ekzemple grio-kaĉo.
- Greĉnevaja kaŝa, fagopira kaĉo, tradicie populara en la rusa kuir-arto
- Aveno-kaĉo Porridge
- Grio-kaĉo kun fruktoj
Ĉi tiu artikolo temas pri manĝaĵo. Por aliaj signifoj vidu la artikolon kaĉo.