Irana ŝaha dinastio (1796–1925) From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kaĝara dinastio (ankaŭ transskribata kiel Gaĝara Dinastio, Qajar, Qadjar aŭ Qājār; perse سلسله قاجاریه aŭ دودمان قاجار) estas ofta vorto uzata por priskribi Iranon (tiame konata kiel Persio) sub la regado de la reĝa familio kiu regis en Irano ekde 1794 ĝis 1925. En 1794 la kaĝaroj atingis la plenan povon en Irano per la eliminado de ĉiuj ĝiaj rivaluloj, inkluzive de Lotf Ali Ĥano, la lasta de la Zanda dinastio, kaj ĝi refirmigis la persan suverenecon sur la antaŭaj iranaj teritorioj de Kartvelio kaj la Kaŭkazio. En 1796 Aga Muhamad Ĥano estis kronita kiel ŝaho (imperiestro aŭ reĝo). Ĝi estis sukcedita de la dinastio Pahlavi.
Kaĝaroj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
Blazono | ||
dinastio | ||
Apero | 1785 vd | |
Fino | 12-a de decembro 1925 vd | |
Lando | Kaĝara Persio vd | |
Religio | ŝijaisma islamo | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Mohammad Khan Qajar vd | |
Regadoj | ||
Ŝahoj de Persio | ||
Dum | de 1794 ĝis 1925 | |
Antaŭulo | Zanda dinastio | |
Sekvanto | Dinastio Pahlavi | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
La kaĝaraj regantoj estis membroj de la klano Kuvanlo, origine membroj de la tjurka branĉo oguzoj el la plej ampleksaj de la tjurka popolo. La kaĝaroj ekloĝis en la mongola periodo ĉirkaŭ Armenio kaj ili troviĝis inter la sep triboj kizilbaŝoj kiuj apogis la safavidojn. La safavidoj "abandonis Aranon (en la nuna Respubliko Azerbajĝano) al la lokaj klanoj de la oguzaj tjurkoj", kaj, "en 1554 Ganĝa estis regata de Ŝahverdi Soltan Ziyadoglu Kaĝaro, kies familio ekregis en Montara Karabaĥo".
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.