From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kaŭka penelopo aŭ Kaŭka jakuo (Penelope perspicax) estas birdo de la familio Kracedoj kiu enhavas la ĉaĉalakojn, jakuojn kaj mutuojn, kaj estas parenca de la familio de nestamasuloj en Aŭstralazio, sed loĝanta en Ameriko.
Kaŭka penelopo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Kaŭka penelopo | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Penelope perspicax (Bangs, 1911) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Tiu specio loĝas en la okcidenta deklivaroj de Okcidentaj kaj Centraj Andoj de Kolombio (valo de Kaŭko, el kio la komuna nomo). Tiuj estas grandaj birdoj, 76 cm longaj, kaj similaj laŭ ĝenerala aspekto al meleagroj, kun fajnaj koloj kaj malgrandaj kapoj. Ili estas arbaraj birdoj, kaj la nesto estas konstruita en arbo.
Tiu birdo havas senkoloran plumaron, kun ruĝa mentonsako. Ĝi estas senkoloreca brunecgriza, kun ĉefe helbrunaj malantaŭaj partoj kaj vosto. Ĝi havas tre blankece skvamecajn plumobordojn el kapo al dorso kaj brusto.
La alvoko de la Kaŭka penelopo, kiel ĉe aliaj jakuoj, estas laŭta, raŭka hopado.
Tiu birdo estas endanĝerita pro akra perdo de taŭga habitato, kaj estas ankaŭ ĉasata por manĝo. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulita je malpli ol milo da individuoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.