mortinta korpo From Wikipedia, the free encyclopedia
Kadavro estas senviva estaĵo. Laŭ juristoj, homa kadavro povas proprumi neniom kaj ĝi estas nenies posedaĵo.
La prizorgo de la homa kadavro apartenas al la plej proksimaj parencoj, se tiuj ne ekzistas, la loka instanco devas surpreni la taskon. Ili devas pagi la entombigajn kostojn, eĉ se ili ne heredas.
La precizajn reguligojn pri prizorgo, transporto, entombigo de la kadavro entenas la lokaj, landaj leĝoj, variantaj laŭ landoj.
Donaco de kadavro al scienco estas decido de homo, ke post lia morto lia kadavro estos uzata de institucio por studado aŭ medicina esploro. Kutime la kadavronacanto instrukcias transdoni sian kadavron al medicina fakultato, kie ĝi estas uzata por fari nekropsiojn de medicinaj universitataj studentoj kiel parto de iliaj anatomi-studoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.