Kadavromanĝanto
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kadavromanĝo aŭ nekrofagio estas karnovora manĝokutimo en kiu predanto manĝas kadavraĵon aŭ pli precize bestokadavraĵon (se temas pri bestoj) kiuj ne estis mortigitaj de la predanto mem aŭ de aliaj ekzempleroj de ĝia specio. Kadavromanĝantoj ludas gravan rolon en diversaj ekosistemoj per kontribuo al putrado de restaĵoj de mortintaj animaloj. Saprotrofoj kompletigas tiun procezon, per konsumo de la restaĵoj lasitaj de la kadavromanĝantoj.
Tre konataj kadavromanĝantoj inkludas vulturojn, skarabojn, verdajn muŝojn, vespojn kaj lav-ursojn. Multaj grandaj karnovoruloj kiuj ĉasas regule, kiel hienoj kaj leonoj, kadavromanĝas se estas eblo uzi sian forton kaj grandon por timigi la verajn ĉasintojn.
Animaloj kiuj konsumas fekaĵojn, kiel skaraboj, estas nomitaj koprovoruloj. Animaloj kiuj ĉefe konsumas mortintajn plantojn estas nomitaj detritovoruloj. Manĝo de kadavraĵo el la sama specio estas nomita kanibalismo.
- Ĝangala korvo manĝante mortintan etan ŝarkon
- Araneedo manĝanta la voston de skinko