From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kaiser-Friedrich-Therme aŭ varmbanejo de la imperiestro Frederiko, antaŭe Kaiser-Friedrich-Bad, estas historia varmbanejo en Wiesbaden, Germanujo. Ĝi estis konstruita en la jaroj 1910 ĝis 1913 de la arkitekto A. O. Pauly laŭ secesia formo.
Kaiser-Friedrich-Therme | |||
---|---|---|---|
arkitektura strukturo | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Wiesbaden | ||
Situo | |||
Geografia situo | 50° 5′ 5″ N, 8° 14′ 22″ O (mapo)50.08488.23958 | ||
| |||
La akvo de la banejo venas de la Aglofonto (Adlerquelle), kiu estas la dua plej granda varmfonto de Wiesbaden, post la Kochbrunnen (boligputo). La temperaturo de la akvo estas 66,4 °.
La tiel nomata romia-irlanda banejo kun ĝiaj mozaik-kaĥeloj estis multekoste (4 milionoj da eŭroj) renovigita en 1999 kaj pligrandigita. Ĝi nun proponas sur 1 450 m² diversaspektan saŭno-pejzaĝon kun Tepidarium, Sudatorium, Sanarium, Rusa vaporbanejo, finna saŭno kaj ŝtonvaporbanejo. Aldone ekzistas Lavaorum, Frigidarium kaj diversaj ripozejoj. Masaĝoj, sablobano kaj kosmetikaj flegoj disponeblas.
Ligita al la Kaiser-Friedrich-Therme estas maljunulejo, kaj en parto de la imprese bela baneja konstruaĵo krome troviĝas kuracista praktikejo de infana kaj adoleskula psikiatrio kaj psikoterapio. La plej multaj banejaj gastoj tamen estas nek aktivemaj infanoj nek flegindaj maljunuloj, sed averaĝaj mezaĝaj plenkreskuloj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.