Kakaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kakaro estas budhisma bastono kun ringoj originita en Barato, ĉefe uzita por preĝi[1][2] aŭ por batali.[3] La sonorado de la ringoj de la kakaro estas uzita por sciigi etajn estaĵojn (i.a. insektojn), ke venas marŝanto kaj ke ili devas moviĝi por ne esti akcidente surtretitaj, aŭ por forpeli danĝerajn bestojn. La sonorado ankaŭ estas uzita por sciigi domanojn, ke estas bikŝuo proksime.
Kakaro povas havi aŭ kvar ringojn reprezentantajn la kvar noblajn verojn, aŭ ses ringojn reprezentantajn la ses perfektecojn, aŭ dek du ringojn reprezentantajn la dek du kaŭzojn kaj efikojn.
Fama portanto de la kakaro estas la bodisatvo Kŝitigarbo, kiu protektas infanojn kaj vojaĝantojn kaj estas ordinare reprezentita portanta kakaron en la dekstra mano.