From Wikipedia, the free encyclopedia
Kamparklubo (angle Country Club) estas sporta klubo, kiu kutime troviĝas ekster la urbocentroj, kaj havas diversajn sportinstalaĵojn. La sportinstalaĵoj diferencas de klubo al klubo, kie inter la kutimaj instalaĵoj estas naĝejo, tenisejo, golfejo, poloejo, ĉevalrajda klubo, futbalkampo kaj gimnastikejo.
La origino de la ideo estas en Usono, sed tiaj kluboj ankaŭ estas oftaj en Britio, Aŭstralio kaj aliaj landoj. Plejparte, kamparokluboj funkcias kiel membrokluboj kiuj instigas membrecon ĉiujare.
Multaj kamparkluboj en Usono kutimis havi striktajn regulojn por akcepto al la klubo, kiam estis ne ebla por membroj de etnaj aŭ religiaj malplimultoj (kiel ekzemple: nigruloj, hispanidoj aŭ judoj) membriĝo - sed nuntempe la situacio ŝanĝiĝis, parte dank' al la promulgado de leĝoj kontraŭ diskriminacio de minoritatoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.