Kantono Ĵuraso
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kantono Ĵuraso estas unu el la 26 federaciaj ŝtatoj de Svislando, kiujn oni nomas kantonoj. Ĝia ĉefkomunumo estas la urbo Delemonto, Delémont (france), Delsberg (germane). Fine de 2006 en la kantono vivis 69 222 loĝantoj.
Rapidaj faktoj Kantonoj de Svislando ...
Kantono Ĵuraso | ||
---|---|---|
Kantonoj de Svislando | ||
Ĉefloko | Delemonto | |
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo | en la jaro 1979 | |
Oficialaj lingvoj | franca lingvo | |
Oficiala mallongigo | JU | |
Nombro de loĝantoj | 70108(2009-12-31) | |
Areo | 839 km² | |
Loĝantardenseco | 83 loĝantoj/km² | |
Koordinatoj | 47° 21′ N 7° 20′ O (mapo) | |
Fermi
Nacilingvaj nomoj de la kantono en la lingvoj de la Svisa Konfederacio estas germane Jura, france Jura, itale Giura kaj romanĉe Giura. Ĝia oficiala mallongigo estas JU.