Kantono Madison (Iovao)
kantono en Iovao, Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kantono Madison (angle Madison County) estas kantono de la usona ŝtato Iovao, kreita je la 13-a de januaro, 1846. Laŭ la popolnombrado en 2000, ĝi enhavis 14.019 loĝantojn. La kantona ĉefurbo estas Winterset.
Tiu kantono estas fama ĉar tie naskiĝis la fama aktoro John Wayne kaj ĉar estas multaj kovritaj pontoj. Tiuj pontoj aperas en la romano The Bridges of Madison County (La Pontoj de Kantono Madison) de 1992 kaj en la samnoma filmo de 1995.