Karaĉio
ĉefurbo de Sindo en Pakistano / From Wikipedia, the free encyclopedia
Karaĉio[7] aŭ fojfoje Karaĉo (sinde ڪراچي; urdue کراچی [karaĉi] aŭskulti; angle Karachi, /kəˈrɑːtʃi/) estas la plej loĝata urbo en Pakistano kaj la 12-a plej loĝata urbo en la mondo, kun loĝantaro de pli ol 20 milionoj.[8][9][10] Ĝi troviĝas ĉe la suda parto de la lando, laŭlonge de la bordo de la Araba Maro. Ĝi estas la eks-ĉefurbo de Pakistano kaj la hodiaŭa ĉefurbo de la provinco Sindo. Rangita kiel tutmonda urbo de kategorio «beta»,[11][12] ĝi estas la ĉefa industria kaj financa centro de Pakistano,[13] produktanta MEP-on de pli ol 200 miliardoj USD (APE), en 2021.[14][15] Laŭ raporto de la registara organizo FBR, la urbo Karaĉio pagis 9 miliardojn da USD (25% el tuta lando) kiel impostoj dum la fiska jaro inter julio 2021 kaj majo 2022. Karaĉio estas la plej kosmopolita urbo de Pakistano, kaj la plej malsama en terminoj de lingvoj, etnoj kaj religioj;[16] ĝi ankaŭ estas unu el la plej socie liberalaj urboj de Pakistano.[17][18][19]
Karaĉio | |||||
---|---|---|---|---|---|
sinde ڪراچي, urdue وزیر مینشن | |||||
angle Karachi | |||||
Urbo | |||||
Blazono | |||||
metropolo • administra teritoria unuo • urbo • urbego • megaurbo • plej granda urbo • provinca ĉefurbo [+] | |||||
| |||||
Kromnomo: Urbo de la Quaid[1], Parizo de la Oriento[2][3], Urbo de la lumoj[2], Fiancino de la urboj[4][5] | |||||
Lando | Pakistano | ||||
Provinco | Sindo | ||||
Dividaĵo | Dividaĵo Karaĉio | ||||
Distriktoj[6] | 7 | ||||
Supermara alteco | 8 m [+] | ||||
Koordinatoj | 24° 52′ N, 67° 1′ O (mapo)24.8667.01 | ||||
Areo | 3 527 km² (352 700 ha) [+] | ||||
Loĝantaro | 14 910 352 [+] (2017) | ||||
Setlo | 1729 | ||||
Estiĝo | 1880 | ||||
Urbestro | Murtaza Wahab (ekde 19-a de junio 2023) |
||||
Horzono | PKT (UTC+05:00) | ||||
Poŝtkodo | 74XXX – 75XXX | ||||
|
|||||
|
|||||
|
|||||
Karaĉio | |||||
Vikimedia Komunejo: Karachi [+] | |||||
Retpaĝaro: www |
|||||
Karaĉio servas kiel transportada nabo kaj enhavas du el la plej grandaj havenoj de Pakistano, t.e., la haveno de Karaĉio kaj la haveno Kasim, kaj ankaŭ la plej trafika flughaveno de Pakistano: la Internacia Flughaveno Ĝinah.[20] Karaĉio estas ankaŭ amaskomunikila centro, kaj gastigas sciigajn elsendojn kaj industriojn pri filmoj kaj modo. Multaj el la plurnaciaj firmaoj kaj bankoj de Pakistano havas siajn ĉefsidejon en Karaĉio. La urbo eĉ altiras al si turistojn, dank'al al siaj pitoreskaj plaĝoj, historiaj konstruaĵoj kaj butikcentroj.
La ĉirkaŭa regiono estas loĝata ekde miljaroj,[21] sed la urbo estis formale fondita kiel fortikigita vilaĝo nome Kolaĉi nur en 1729.[22][23] La kolonio fariĝis tre pli grava kun la alveno de la Orienthinda Kompanio meze de la 19-a jarcento. La britaj administrantoj starigis grandajn projektojn por transformi la urbon en gravan havenurbon kaj konekti ĝin kun la vasta fervoja reto de la Hinda subkontinento.[23] Ĉe la tempo de la Dispartigo de Hindio en 1947, la urbo estis la plej granda en Sindo, kun loĝantaro de ĉ. 400 000 homoj.[16] Post la sendependeco de Pakistano, la urbo spertis egan ŝanĝon pri loĝantaro kaj demografio kun la alveno de centoj de miloj de Muhaĝiroj, urdua-parolantoj islamanaj rifuĝintoj kiu enmigris en Karaĉion el Barato;[24] samtempe okazis amasa elirado de la tiamaj hinduaj loĝantoj, kiuj malkreskiĝis de 51,1% ĝis 1,7% de la totala loĝantaro.[25][26] La urbo spertis rapidan ekonomian kreskon post la sendependeco, altirante al si migrantojn el tuta Pakistano kaj ankaŭ el aliaj regionoj en suda Azio.[27] Laŭ la censo de Pakistano de 2017, la totala loĝantaro de Karaĉio estis 16 051 521, kun 14,9 milionoj el tiuj homoj loĝantaj en la urbaj areoj. Karaĉio estas unu el la plej rapide-kreskantaj urboj de la mondo[28] kaj havas gravajn komunumojn reprezentantaj preskaŭ ĉiujn etnajn grupojn en Pakistano. En Karaĉio loĝas pli ol du milionoj da Bengalaj enmigrintoj, miliono da Afganaj rifuĝintoj kaj ĝis 400 000 Rohinĝoj el Mjanmao.[29][30][31]
La industria kaj financa centro de Karaĉio havas formalan ekonomion kun taksita valoro de 190 miliardoj da USD en 2021, la plej grava en la lando.[32][33] Karaĉio kolektas 35% el la impostoj de Pakistano[34] kaj produktas proksimume 25% el tuta MEP de Pakistano.[35][36] Ĉirkaŭ 30% el Pakistana industria produktado devenas de Karaĉio,[37] dum la havenoj de Karaĉio pritraktas ĉ. 95% el eksterlanda komerco de Pakistano.[38] Ĉirkaŭ 90% el la plurnaciaj kompanioj kaj 100% el bankoj laborantaj en Pakistano havas ĉefsidejon en Karaĉio.[38] Karaĉio estas konsiderata kiel la ĉefurbo de la modo en Pakistano[39][40] kaj gastigas la ĉiujaran Modan semajnon de Karaĉio, ekde 2009.[41][42]
Konata kiel la «urbo de la lumoj» (urdue روشنين جو شهر) dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj pro sia vigla dumnokta vivo,[43] Karaĉio estis ankaŭ plagita de akra etna, sekta kaj politika konflikto en la 1980-aj jaroj kun la grand-skala alveno de armiloj dum la Sovetia-Afgania milito.[44] La urbo fariĝis malfeliĉe fama pro ties oftaj perfortaj krimoj; tamen lastatempe la nombro de registritaj krimoj tre malpliiĝis dank'al la programo de la politika partio MQM kontraŭ la krimuloj kaj la Islamismaj radikaluloj kaj al la sekva agado de la Pakistanaj Gardistoj (angle Pakistani Rangers), ekde 2013.[45] Kiel rezulto de tiu ĉi operacio, Karaĉio ĉesis esti la 6-a plej danĝera urbo de la mondo (takso 2014), kaj iĝis la 128-a (takso 2022).[46]