Karel Purkyně
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karel PURKYNĚ (15-a de marto 1834 en Breslaŭo – 4-a de aprilo 1868 Prago), ĉeĥa pentristo, filo de natursciencisto Jan Evangelista Purkyně. Pentroarton li studis en Munkeno kaj Parizo. Plej famaj estas liaj pentraĵoj Portreto de forĝisto Jech kaj Neĝa strigo. Li apartenas al plej grandaj ĉeĥaj artistoj.
Karel Purkyně | |
---|---|
Karel Purkyně (1882) | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de marto 1834 (1834-03-11) en Breslaŭo, Prusio |
Morto | 5-an de aprilo 1868 (1868-04-05) (34-jaraĝa) en Prago |
Tombo | tombejo de Vyšehrad |
Ŝtataneco | Aŭstra imperio |
Familio | |
Patro | Jan Evangelista Purkyně |
Patrino | Julia Rudolphi |
Frat(in)oj | Emanuel von Purkyně • Rozálie Purkyňová • Johana Purkyňová |
Edz(in)o | Marie Purkyňová |
Infanoj | Cyrill Purkyně • Jan Evangelista Purkyně • Rozálie Pokorná |
Parencoj | Karl Rudolphi |
Okupo | |
Okupo | pentristo • artoteoriisto • ilustristo |
Lia filo Jan Evangelista Purkyně (1860-?) kiel inĝeniero dediĉis sian laboron al teĥnika higieno, realigis instalaĵojn en Germanio, Nederlando, Svislando kaj kompreneble Ĉeĥio. (Verkoj: Pri lerneja higieno el la vidpunkto teĥnika, Centra hejtado kaj aerumado en la urba teatro en Amsterdamo, Pri higieno de loĝado, Pri banejoj, precipe la popolaj k.a.)
Alia filo Cyrill Purkyně (1862-?) influis ĉeĥan geologion (verkoj pri petroleo, karbo, kaolino k.a.)
- Neĝostrigo
- Koncerto
- Kategorio Karel Purkyně en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)