Karl Jost
From Wikipedia, the free encyclopedia
Karl Jost estis unu el la plej gravaj Esperanto-pinoniroj en Zuriko, Svislando. Li naskiĝis en la jaro 1876 kaj mortis la 29-an de oktobro 1952.
Karl Jost estis profesie tipografo kaj komponisto. Li estis tre multflanka personeco, kiu okupiĝis pri astronomio, mekaniko kaj politiko. Li devenas el laborista familio kaj dum sia tuta vivo estis aktiva socialdemokrato.
Karl Jost eklernis Esperanton en la jaro 1903 kaj estis 1905 unu el la fondintoj de Esperanto-Societo Zuriko. Dum la ido-krizo li forte kontraŭ-staris al Albert Nötzli, kiu transiris al Ido. La disblovon de la ido-movado, por kiu Zuriko dum longa tempo estis unu el la ĉefaj centroj, oni plejparte dankas al la nelaca persistemo de Karl Jost. En 1911 Karl Jost fondis ankaŭ Laboristan Esperanto-Grupon kiel sekcio de Esperanto-Societo Zuriko.
Ankaŭ en la ĉirkaŭaĵo de Zuriko Karl Jost subtenis diversajn Esperanto-Grupojn. Ekzemple li gvidis 1907 kursojn en Baden por helpi la tie freŝe fonditan Esperanto-Grupon Baden.