From Wikipedia, the free encyclopedia
La Karua eremomelo (Eremomela gregalis), estas specio de la familio de Cistikoledoj (iam lokita en Silviedoj) kaj genro de Eremomeloj, kiu enhavas speciojn de Afriko kun grizaj supraj partoj kaj aliaj verdecaj aŭ flavecaj partoj kiel klaraj markoj, krom aliaj markoj, kiuj facile distingas ilin inter si kaj el aliaj cistikoledoj.
Karua eremomelo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Karua eremomelo | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Eremomela gregalis (Smith, 1829) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Ĝi havas grizan kapon kie elstaras la flaveca al bruneca iriso kaj kiu kontrastas kun tre blanka gorĝo. Dorso, flugiloj kaj vosto estas olivverdecaj kaj suba pugo estas flaveca. Resto de subaj partoj estas tre hele helgrizaj. La kruroj estas nigrecaj.
Ĝi troviĝas en plej suda Suda Afriko nome en centra marborda kaj sudokcidenta Namibio kaj ĉefe en okcidenta Sudafriko. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj sekaj arbustaro en ebenaĵoj aŭ deklivoj nome Karuo de kio devenas la nomo de la specio. Ĝi estas iom komuna.
Ili estas kooperativaj reproduktantoj, ĉar ĉiuj grupomembroj helpas arigi bastonetojn de Galium tomentosum kaj sekajn herberojn por la nesto. Tiu konsistas el dikmura taso kovrita el la molaj semoj de la karuaj tifaoj (Eriocephalus) kaj kutime lokata en branĉoforko ene de malgranda arbusto. La reprodukta sezono daŭras la tutan jaron sed ĉefe el aŭgusto al oktobro. La ino demetas 2-4 ovojn, kiuj estas probable kovataj de ambaŭ seksoj dum almenaŭ 11 tagoj. Oni ne scias multe pri la idozorgado, sed ja estas farita de ĉiuj membroj de la grupo. La latina scienca nomo gregalis (de “gregum” tio estas aro) aludas al tia kunlaborado.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.