Kastelo Oberhausen
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kastelo Oberhausen estas klasikisma kastelo en la centro de Oberhausen. La domego donis sian nomon al la stacidomo, konstruita en 1846 kaj malfermita en 1847, kaj pli malfrue ankaŭ al la estonta urbo Oberhausen.
Antaŭa kastelo el la 12-a/13-a jarcento troviĝis proksimume 200 metrojn for de la nuna starejo kaj intertempe plene malaperis. Inter 1804 kaj 1818 arĥitekto August Reinking el Monastero konstruis novan kastelon por la genobeloj Maximilian Friedrich von Westerholt-Gysenberg kaj Friederike Karoline von Bretzenheim.
Post gravaj difektadoj dum la Dua Mondmilito fine de la 1950-aj jaroj oni novkonstruis la kastelon laŭ malnovaj originaj planoj. La domo nun loĝigas per la Galerio Ludwig tutmonde renoman artmuzeon, la kastelparko estas populara libertempumejo kaj ekskursocelo por homoj el kaj ekster Oberhausen. Sub la nomo „Schloss Oberhausen und Kaisergarten“ la ensemblo estas ekde 2011 stacio en la Itinero de la Industrikulturo.