Katedralo Sioni
From Wikipedia, the free encyclopedia
Sioni aŭ Katedralo de la Dormado (kartvele სიონი (ტაძარი)) estas kartvela ortodoksa preĝejo en Tbiliso, la ĉefurbo de Kartvelio. Laŭ la sekvo de la mezepoka kartvela tradicio nomi la preĝejojn laŭ la sanktaj lokoj de la Sankta Lando, la Katedralo Sioni portas la nomon de la monto Ciono en Jerusalemo. Ĝi estas ofte konata kiel "Tbilisi Sioni" por distingi ĝin de aliaj samnomaj preĝejoj en Kartvelio.
Katedralo Sioni | ||
---|---|---|
ortodoksa katedralo, kultura havaĵo [+] | ||
Koordinatoj | 41° 41′ 29″ N, 44° 48′ 27″ O (mapo)41.69133644.807492 | |
Materialo | tofo [+] | |
Estiĝo | 7-a jarcento | |
Katedralo Sioni | ||
Vikimedia Komunejo: Sioni Cathedral, Tbilisi [+] | ||
La Katedralo Sioni Tbilisi troviĝas en la historia Sionis Kucha (strato Sioni) en la urbocentro de Tbiliso, kun ĝia orienta fasado antaŭ la tereno dekstre de la rivero Mtkvari. Komence ĝi estis konstruata inter la 6-a kaj 7-a jarcentoj. Ekde tiam ĝi estis detruita de la eksterlandaj invadintoj kaj rekonstruita plurfoje. La nuna preĝejo baziĝas sur versio de la 13-a jarcento kun kelkaj ŝanĝoj de la 17-a kaj 19-a jarcentoj. La Katedralo Sioni estis la ĉefa Katedralo de la Kartvela Eklezio kaj la sidejo de la Katolika Patriarko de tuta Kartvelio ĝis la konstruado kaj konsekriĝo de la Katedralo de la Triunuo en 2004.
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.