Katedralo de Ĝirono
From Wikipedia, the free encyclopedia
La katedralo de Ĝirono (hispane catedral de Gerona; katalune catedral de Girona), konsekrita al Sankta Maria, troviĝas sur la plej alta punkto de la urbo Ĝirono, Katalunio, Hispanio. Ĝi posedas la plej larĝan navon gotikan tutmonde per tuta larĝeco da 22,98 metroj. Ĝia konstruo komenciĝis en la 11-a jarcento laŭ romanika stilo, kontinuis en la 13-a jarcento per gotiko, konservante nur la romanikan klostron el la 12-a jarcento kaj la turon el la sama epoko, kiu datiĝas je 1040; la konstruado finiĝis en la 18-a jarcento.
Rapidaj faktoj [+], Koordinatoj ...
Katedralo de Ĝirono | ||
---|---|---|
katedralo [+] | ||
Koordinatoj | 41° 59′ 15″ N, 2° 49′ 35″ O (mapo)41.98752.82638889 | |
Estiĝo | 11-a jarcento | |
Katedralo de Ĝirono | ||
Vikimedia Komunejo: Cathedral of Girona [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Fermi
Ĉe la flanko troviĝas la malnova episkopa palaco, nuntempe sidejo de la Muzeo de Arto de Ĝirono.