Katedralo de Eĉmiadzin
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Katedralo de Eĉmiadzin (armene: Էջմիածնի մայր տաճար, Eĉmiadzni majr taĝar) estas la patrina preĝejo de la Armena Apostola Eklezio, situanta en la urbo Eĉmiadzin, Armenio[1][2]. Laŭ plej multaj fakuloj ĝi estis la unua katedralo konstruita en antikva Armenio, kaj estas ofte konsiderata la plej malnova katedralo en la mondo[3][4].
Katedralo de Eĉmiadzin | ||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
katedralo [+] | ||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 40° 9′ 43″ N, 44° 17′ 28″ O (mapo)40.16186111111144.291 | |||||||||||||||||||||||
Estiĝo | 303 | |||||||||||||||||||||||
Katedralo de Eĉmiadzin | ||||||||||||||||||||||||
Vikimedia Komunejo: Etchmiadzin Cathedral [+] | ||||||||||||||||||||||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||
La origina kirko estis konstruita komence de la 4-a jarcento inter 301 kaj 303 laŭ la tradicio, de la patrono de Armenio, Gregorio la Iluminanto, post la adopto de kristanismo kiel ŝtata religio fare de reĝo Tiridato la 3-a. Ĝi estis konstruita sur pagana templo, simbolante la konvertiĝon de paganismo al kristanismo. La kerno de la nuna konstruaĵo estis konstruita en 483/484 fare de Vahan Mamikonjan post kiam la katedralo estis grave damaĝita pro persa invado. Ekde ĝia fondo ĝis la dua duono de la 5-a jarcento, la Katedralo de Eĉmiadzin estis la sidejo de la Katolikoso, la supera estro de la Armena Eklezio[5].
Kvankam neniam perdante sian signifon, la katedralo poste suferis jarcentojn da virtuala neglekto. En 1441 ĝi estis restaŭrita kiel katolikosejo kaj restas tia ĝis hodiaŭ. De tiam la Patrina Seĝo de Sankta Eĉmiadzin estis la administra sidejo de la Armena Eklezio. Eĉmiadzin estis prirabita de ŝaho Abaso la 1-a de Irano en 1604, kiam restaĵoj kaj ŝtonoj estis prenitaj el la katedralo al Nov-Ĝulfo por subfosi la ligon de armenoj al sia lando. De tiam la katedralo spertis kelkajn renovigojn. Belfridoj estis aldonitaj en ĉi-lasta duono de la 17-a jarcento kaj en 1868 sakristio estis konstruita ĉe la orienta angulo de la katedralo. Hodiaŭ ĝi asimilas stilojn de malsamaj periodoj de armena arkitekturo. Malpliigita dum la frua sovetia periodo, Eĉmiadzin reviviĝis denove en la dua duono de la 20-a jarcento, kaj sub sendependa Armenio[6].
Kiel la ĉefa sanktejo de armenaj kristanoj tutmonde, Eĉmiadzin estis grava loko en Armenio ne nur religie, sed ankaŭ politike kaj kulture. Grava pilgrimejo, ĝi estas unu el la plej vizitataj lokoj en la lando. Kune kun pluraj gravaj fruaj mezepokaj preĝejoj situantaj proksime, la katedralo estis listigita kiel Monda heredaĵo de Unesko en 2000[7].