Kato Misao
japana esperantisto / From Wikipedia, the free encyclopedia
KATO Misao (prononco: katoo misao), japano, inĝenier-oficiro. Naskiĝis en la 23-a de oktobro 1882 en Tokyo-si, mortis en 1938. En marto 1906 li eklernis Esperanton, kaj en majo 1906 en Yokosuka fondis la unuan Esperanto-grupon en Japanujo "Nippon Esperanto-Societo", kiu fariĝis filio de poste fondita JEA. Verkis memlernolibron por japanoj, 1906.
Ĉi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur artikolo el la Enciklopedio de Esperanto. La originala teksto kontroleblas en interreta arkivo de la fonto. |