Kazaĥa tengo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La kazaĥa tengo - kazaĥe Қазақстан теңгесі, ruse Казахстанский тенге - estas la nacia valuto de Kazaĥio. Unu tengo estas dividita je cent tijinoj (тиын). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas KZT. Valuta simbolo estas la signo , majuskla litero T kun horizontala superstreko. Post la disfalo de Sovetunio, la valuto ekcirkulis la 15-an de novembro 1993. En 1995, dua serio de moneroj ekuziĝis, kies plej malgranda unuo estis monero de 1 tengo. Ekde tiam, la valuta subdivido je 100 tijinoj estas nur teoria.