From Wikipedia, the free encyclopedia
Kazimierz Władysław Bartel (naskiĝis la 3-an de marto 1882 en Lvovo, murdita la 26-an de julio 1941 samloke) estis pola politikisto, profesoro, matematikisto (liaj laboraĵoj koncernis ĉefe geometrion), rektoro de Lvova Politekniko, plurfoja ĉefministro, subkolonelo de sapeistoj, framasonisto. Post atako de Germanio kontraŭ Sovetunio dum la dua mondmilito kaj konkero de Lvovo fare de Wehrmacht rifuzis kunlaboradon pro kio estis arestita de Gestapo kaj murdita de Einsatzgruppen kadre de la Eksterordinara Ekstermiga Agado. Lasta viktimo de la Masakro de Lvovaj Profesoroj.
Bazan lernejon finis en Stryj, Ŝtatan Industrian Lernejon en Lvovo kun la diplomo de serurista majstro kaj la Reallernejon kun abiturienta ekzameno. Poste ekstudis en la fakultato de maŝinkonstruado ĉe Lvova Politekniko, kiun finis kun distingo en 1907. Ankaŭ studis ĉe du universitatoj - la loka kaj en Munkeno. Eklaboris en Lvova Politekniko kiel asistanto pri geometrio. En Aŭstrio estis unu el la unuaj doktoroj pri teknikaj sciencoj. En 1913 iĝis profesoro pri geometrio.
Dum la unua mondmilito soldatservis en la armeo de Aŭstrio-Hungario. Al Lvovo revenis en 1918. En 1919 partoprenis polan-ukrainan militon kiel komandanto de fervoja soldataro kaj komandanto de la defendo de Ĉefa Stacidomo. De majo 1919 estis en la rango de kapitano gvidanto de la lvova filio de la Gvidantaro pri Konstruado de Kirasitaj Trajnoj. La sukcesoj kaŭzis poste lian avancon al ministro pri fervojoj. Post fino de la pola-bolŝevika milito iĝis en 1919 subkolonelo.
En 1922 estis elektita al Sejmo, kies delegito estis seninterrompe ĝis 1929. Fondis Klubon de Laboro. De marŝalo Józef Piłsudski ricevis rekomendon prepariĝi por plenumi funkcion de ĉefministro.
Post retiriĝo de politika vivo revenis al scienca kariero ĉe Lvova Politekniko, kie oni samjare elektis lin ties rektoro kaj atribuis la titolon doktoro honoris causa kaj membrecon en Pola Akademio de Scipovoj. En la jaroj 1930-1932 estis prezidanto de Pola Matematika Societo. Dum tiu ĉi periodo publikigis siajn plej gravajn verkojn, i.a. serion da lekcioj pri perspektivo en la eŭropa pentroarto. Tio estis la unua ĉi-speca publikaĵo en la mondo.
Kazimierz Bartel estis distingita i.a. per la Ordeno de Blanka Aglo (1932) pro eminentaj meritoj favore al laboro por la Ŝtato, franca Honora Legio (unua klaso), Arĝenta Kruco de la Ordeno Virtuti Militari (1922).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.