From Wikipedia, the free encyclopedia
Kazimierz Sosnkowski blazono Godziemba (naskiĝis la 19-an de novembro 1885 en Varsovio, mortis la 11-an de oktobro 1969 en Arundel (Kanado)) – pola militisto kaj politikisto, fondinto de Asocio de Aktiva Batalado, ĉefo de stabo de la 1-a Brigado de Polaj Legioj, de 1936 armea generalo de Pola Militistaro de la Dua Pola Respubliko, ministro pri armeaj aferoj, sekvanto de Prezidento de Pollando, ministro de la registaro en ekzilo, ĉefa komandanto de la Asocia de Aktiva Batalado, Supera Komandanto de Polaj Armitaj Fortoj.
Kazimierz Sosnkowski | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1885 en Varsovio |
Morto | 11-an de oktobro 1969 (83-jaraĝa) en Arundel |
Tombo | Ĉefkatedralo Johano la Baptisto en Varsovio |
Lingvoj | pola |
Ŝtataneco | Kongresa Pollando Dua Pola Respubliko |
Alma mater | Lviva Politekniko |
Subskribo | |
Familio | |
Frat(in)o | Jerzy Sosnkowski (en) |
Okupo | |
Okupo | militisto politikisto |
Novembre 1944 Kazimierz Sosnkowski forlasis Brition kaj ekloĝis en Kanado. Pro sia nefleksebla sinteno kontraŭ regopovoj de Sovetunio registaroj de Usono kaj Britio ĝis 1949 rifuzis doni al li enirajn vizojn.
Oficiala sekvanto de prezidento August Zaleski. Li havis altan aŭtoritaton inter elmigrantaro. En la jaroj 1952-1954 estis paciganto inter adeptoj de August Zaleski kaj medioj agnoskantaj regon de Konsilio de Tripo realiginte subskribon de la Akto de Nacia Unuiĝo en 1954 en Londono.
Li mortis en Kanado, entombigita sur tombejo Les Champeaux en Montmorency apud Parizo. En 1992 urnon kun liaj cindroj oni alveturigis al Pollando metante en subterejo de la ĉefkatedralo de Sankta Johano Baptisto en Varsovio.
Laŭ lia ordono ĝis la 12-a de aŭgusto el la pola armeo antaŭ la Batalo de Varsovio devus esti forigitaj ĉiuj judaj soldatoj, por ke ili ne transiru al la flanko de bolŝevikoj, kaj de unu loko ekservu kiel laboristaj taĉmentoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.