Kaŭluno

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kaŭluno
Remove ads

KaŭlunoKaulung estas milionurbo kaj marhaveno en Ĉinio, proksimume ĝi estas duono de Honkongo (laŭ la loĝantaro).

Thumb
Rapidaj faktoj Regiono, setlejo [+] ...
Thumb
Kowloon, Hongkong Island

Laŭ la stato de 2011 en la urbo Kaŭluno vivis 2 108 419 loĝantoj sur areo de 67 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 31 469 loĝantoj/km².

Remove ads

Geografio

Kaŭluno situas en sudorienta parto de Ĉinio laŭ la marbordo grandparte sur duoninsulo, kie estas ankaŭ montoj.

Historio

En 1860 post la 2-a opia milito la britoj akiris ĉi tiun teritorion, kie pli frue ili ĉasadis tigrojn. En 1898 la britoj luis la teritorion po 99 jaroj. Precipe en la frua 20-a jarcento la britoj evoluigis la urbon kaj ankaŭ fervojo konstruiĝis. En 1941 la japanoj okupis la urbon. En 1997 la britoj redonis Kaŭlunon kun la tuta Honkongo. La loĝantaro ricevis politikajn kaj ekonomiajn privilegiojn, tamen kelkaj migris al Aŭstralio kaj al similaj landoj.

Remove ads

Klimato

En Kaŭluno jare pluvas po 2380 mm. La temperaturo estas inter junio-septembro preskaŭ 30  °C, inter decembro-februaro iom malpli, ol 20  °C.

Vidindaĵoj

Thumb
Orienta Kaŭluno
Thumb
Okcidenta Kaŭluno
  • Leona monto: kruta monto, 495m, de kie oni povas vidi la tutan Kaŭlunon kaj la Honkongan Insulon
  • Viktoria haveno
  • Internacia Komerca Centro

Vidu ankaŭ

Loading related searches...

Wikiwand - on

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Remove ads