![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/26/Keeshond_Majic_standing_cropped.jpg/640px-Keeshond_Majic_standing_cropped.jpg&w=640&q=50)
Keeshond
raso de hundoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Keeshond aŭ kees-hundo aŭ nederlanda barĝohundo estas hundoraso , uzita longtempe sur nederlandaj riveraj barĝoj kiel gardohundo.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/26/Keeshond_Majic_standing_cropped.jpg/640px-Keeshond_Majic_standing_cropped.jpg)
La hundorason bredis komence ĉefe laboristoj, la hundo iĝis en la 18-a jarcento simbolo de la Nederlanda Patriota Partio. La hundoraso ricevis la nunan nomon de Kees de Glyselaer.
La hundo devenas de norvegaj paŝtistaj hundoj kaj ŝpic-rasoj. Ĝia muzelo estas vulpo-simila, la vosto estas hirta kaj staranta super la dorso. Ĝia dika, griza pelo konsistas el longaj grizaj kaj mallongaj subaj helaj haroj kaj pli longaj nigrofinaj kovraj haroj.
La plenkreska kees-hundo altas 43–46 cm, pezas 14,5–18 kg.