Kelvino
mezurunuo de absoluta temperaturo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La kelvino (simbolo: K) estas la SI-unuo de temperaturo, kaj estas unu el la sep bazaj unuoj de Internacia sistemo de unuoj (SI). Ĝin difinas du faktoj: nul kelvino estas la absoluta nulpunkto (je kiu molekula movo ĉesas), kaj unu kelvino estas la frakcio 1/273,16 de la termodinamika temperaturo de la triobla punkto de akvo (0,01Celsia skalo| °C). La celsia skalo nun estas difinita laŭ la kelvina.
Konverti el la sistemo | al la sistemo | Formulo |
---|---|---|
kelvina | farenhejta | ℉ = K × 1,8 - 459,67 |
farenhejta | kelvina | K = ( ℉ + 459,67) / 1,8 |
kelvina | celsia | °C = K - 273,15 |
celsia | kelvina | K = °C + 273,15 |
kelvina | rankina | °Ra = K × 1,8 |
rankina | kelvina | K = °Ra / 1,8 |
kelvina | reomira | °Ré = (K - 273,15) × 0,8 |
reomira | kelvina | K = °Ré × 1,25 + 273,15 |
La kelvino estas nomita omaĝe al la fizikisto kaj inĝeniero William Thomson, kiu fariĝis Lordo Kelvino, kiam li iĝis nobelarano.
La vorton kelvino, kiel SI-unuo, oni ĝuste skribas per minuskla k (krom ĉe la komenco de frazo), ĝin neniam akompanas la vorto grado aŭ gradoj, aŭ la simbolo °, malsame ol ĉe gradoj celsiaj aŭ farenhejtaj. Tio estas, ĉar ili estas skaloj de mezuro, sed la kelvino estas unuo de mezuro.
Kiam la kelvino enkondukiĝis dum 1954 (10-a CGPM, Rezolucio 3, CR 79), ĝi estis la "grado kelvina", kaj oni skribis ĝin kiel °K; la "grado" estis forigita dum 1967 (13-a CGPM, Rezolucio 3, CR 104).
Notu, ke la simbolo por la kelvina unuo ĉiam estas majuskla K, neniam kursivigita.