Ĥemia substanco, ĥemiaĵo aŭ kemiaĵo estas materio kun konata kemia enhavo. Puraj substancoj havas samajn proporciojn de la ĥemie ligitaj atomoj kaj molekuloj, laŭ la leĝo de konstanta enhavo.
Kutima ekzemplo de kemiaĵo estas pura akvo; ĝi havas la saman rilaton de hidrogeno al oksigeno, sendepende de tio, ĉu oni izolas ĝin de rivero aŭ fabrikas ĝin en scienca esplorejo. Pura kemiaĵo ne povas dividiĝi en aliajn substancojn iel ajn krom per kemia reakcio. Ili malofte troviĝas nature. Ekzemploj de kemiaĵoj estas diamanto, oro, salo (natria klorido) aŭ sukero (saĥarozo). Ĝenerale, kemiaĵoj ekzistas kiel solidoj, likvoj, aŭ gasoj kaj povas ŝanĝiĝi inter tiuj ĉi pro ŝanĝiĝo de temperaturo aŭ premo.
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.