2¹⁰=1024 bajtoj From Wikipedia, the free encyclopedia
Kibibajto (kibi + bajto) estas unuo por esprimi la grandecon de memoro aŭ de komputila disko, establita en 2000 de la internacia elektroteĥnika komisiono. Ĝia simbolo estas KiB. Ĝi celas anstataŭi en komputado la kilobajton kies signifo "1024" bajtoj konfliktas kun la difino de SI por la prefikso «kilo-».
Oni konsideras ke 1 bajto estas 8 bitoj. Ĉar en komputado oni uzas la duuman nombrosistemon anstataŭ la dekuman nombrosistemon, ni havas la sekvantan sinsekvon da pozitivaj potencoj de 2:
Ĉar 1024 tre proksimas al 1000 (kaj la prefikso por la 1000-obloj estas kilo-) oni misdiradis «kilobajto» parolante pri 1024 bajtoj, do tio estas ambigua afero. Por solvi ĝin, ISO proponis la prefikson kibi (valizvorto el la anglalingva «KiloBinary», proksimume «miloblo duuma») — kaj sekve la mezurunuon kibibajto (KiB).
Nuntempe, se oni parolas pri kilobajto aŭ kibibajto, oni parolas pri 1000 aŭ 1024 bajtoj, respektive. Kvankam tradicie, multaj homoj plu diras «kilobajto» kiam ili parolas pri kibibajto.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.