ĉefurbo kaj urba provinco de la Demokratia Respubliko Kongo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Kinŝaso estas la ĉefurbo kaj plej granda urbo de la Demokratia Respubliko Kongo kaj havenurbo. Iam nur loko de vilaĝoj de fiŝkaptistoj, Kinŝaso estas nune urba areo kun loĝantaro (2018) de ĉirkaŭ 13 milionoj da personoj.[1] Ĝi havas la rangon de provinco. Ĉar la administraj limoj de la urbo-provinco kovras ampleksan areon, ĉirkaŭ 90% de la urbo-provinca tero estas rura laŭnature, kaj la urba areo okupas nur malgrandan sekcion en plej okcidenta pinto de la urbo-provinco.[2] Loĝanto de Kinŝaso estas nomata Kinois [kinuA].
Ĝi havis 9 milionojn da loĝantoj, la aglomeraĵo 9,3 milionojn (taksoj respektiva je 2006-01-01), kaj tial ĝi estas la tria plej granda metropola regiono en Afriko post Kairo kaj Lagoso.[1] Ĝi estas ankaŭ la dua plej granda urba areo de "Franclingvio" en la mondo post Parizo; la franca estas la lingvo de regado, lernejoj, gazetaro, publikaj servoj kaj alta komerco en la urbo, dum lingala estas uzata kiel lingvafrankao surstrate.[3] Se pluas la demografiaj tendencoj, Kinŝaso preterpasos Parizon laŭ loĝantaro ĉirkaŭ 2020.[4] Kinshasa gastigis la 14an Pintokunvenon de la Internacia Organizo de la Franclingvio en oktobro 2012.[5]