Kizilordo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kizilordo (kazaĥe Қызылорда, Qızılorda, en iuj okcidenteŭropaj lingvoj transliterigata Kyzylorda, foje ankaŭ Qyzylorda) estas urbo en Kazaĥio. Ĝi estas la administra centro de la samnoma regiono aŭ provinco Kizilordo. Kizilordo estis fondita en 1820, kaj en 1867 ricevis urbajn rajtojn. Komence de la jaro 2014 ĝi havis 213 165 loĝantojn. En la ruse dominitaj epokoj de aparteno al la Rusia Imperio kaj de Sovetunio ĝi dumtempe ankaŭ havis la nomojn Кзыл-Орда (Kzil-Orda), Ак-Мечеть (Ak-Meĉet), Перовск (Perovsk) kaj Форт-Перовский (Fort-Perovskij).
Rapidaj faktoj la urba fervoja stacidomola urba fervoja stacidomo, urbego ...
Kizilordo | |||||
---|---|---|---|---|---|
la urba fervoja stacidomo | |||||
urbego | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
Lando | Kazaĥio | ||||
Provinco | Provinco Kizilordo | ||||
Fondita | 1820 | ||||
Urborajto ekde | 1867 | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 120001-120018 | ||||
Aŭtokodo | N | ||||
Telefonkodo | +7 7242 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 213 165 (2014) | ||||
Loĝdenso | 101 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 44° 51′ N, 65° 30′ O (mapo)44.847965.49989 [+] | ||||
Alto | 128 m [+] | ||||
Areo | 2400 km² ( 240 000 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+6 | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Kyzylorda [+] | |||||
Fermi