En la lingvo de la slovena minoritato la urbo nomiĝas Celovec. Por Esperanto Vinko Oŝlak proponis la nomon Klaŭdiforumo, laŭ iama latina nomo.
Ingeborg-Bachmann-premio (germane: Ingeborg-Bachmann-Preis) estas literatura konkurso kiun fondis en 1976 la urbo Klagenfurt memorante la verkistinon Ingeborg Bachmann. La Ernst-Willner-premio (germane: Ernst-Willner-Preis) estis literaturpremio kiu aljuĝitis ĝis 2014 ĉiujare dum frua somero okaze de la rekta laŭtlegadkonkurso Tage der deutschsprachigen Literatur en Klagenfurt.