urba komunumo de Litovio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Klaipėda ([ˈklaɪpeːda], ĵemajtieKlaipieda, historie germaneMemel, estas la tria plej granda urbo de Litovio, situas ĉe la Balta Maro ĉe la loko, kie la Kurona Laguno, kiu elfluigas la akvon de la rivero Nemuno (germane same nomata Memel), havas sian solan trairejon al la maro. Klaipėda en 2021 havis 166861 loĝantojn (2021)[1] - en 2023 estis 158 420 - sur areo de 98 kvadrataj kilometroj, kio en 2023 rezultigis loĝdenson de 1 617 loĝantoj/km². Ĝi estas la ĉefa haveno de la lando, ĉar ĝi estas senglacia dum la tuta jaro. De la jaro 1995 ĝis la 1-a de julio2010 ĝi estis la administra centro de samnoma distrikto.
Ĝis 1945 la urbo estis ĉefe konata per sia germana nomo Memel. Ekde sia fondiĝo dum la 12-a jarcento ĝis la jaro 1923, la urbo estis germanlingva kaj ankaŭ la tiea rivero nomiĝis Memel (vidu Memel-regiono). Eĉ nun, multaj litovlingvaj lokuloj ankoraŭ nomas la urbon memore al sia germana pasinteco Mėmelis, kaj multaj urbaj firmaoj, restoracioj, hoteloj kaj privataj posedaĵoj kiel lokaj jaĥtoj nomiĝas laŭ tiu nomo.[2]
En litovia rangotabelo de la urba bonfara indekso kompilita en 2006, la urbo Klaipėda okupis la trian lokon[3].