From Wikipedia, the free encyclopedia
La kolangikarcinomo aŭ kancero de la galduktoj estas tumora procezo de maligna tipo kiu tuŝas parte aŭ ĉefe la sistemon de duktoj kiuj transportas la galon el la hepato ĝis la maldika intesto. Ekzistas klinika variaĵo de tiu tumoro, nome tumoro de Klatskin. Ĝi prezentiĝas en la disforkejo de la hepataj duktoj, kaj estas tre mortiga pro malfrua diagnozo, kaj malmulte efika traktado.
La kolangikarcinomoj estas karcinomoj kiuj kutime prezentas malrapidan kreskon kaj malfruan metastazon. Tiel temas pri letargia patologio kiu ofte estas diagnozigita en malfruaj stadioj de la malsano kiuj malkonsilas ties kirurga forigo. Estas malsano kies indico alproksimiĝas al 2 kazoj por ĉiuj 100 000 personoj. La kancero de galduktoj povas aperi en ajna parto de la anatomio de la galduktoj kaj okazigas simptomojn pro la ŝtopiĝo de tiuj galduktoj. Tiu tumoro tuŝas individuojn de ambaŭ seksoj kaj en la plej parto de la kazoj disvolviĝas en pacientoj kun aĝo supera al la 65 jaroj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.