Kolijoj
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Kolijoj estis kŝatrijoj de la klano Kŝjakuo de la Suna Dinastio dum la tempo de budho Gaŭtamo. La familianoj de ĉi tiuj du reĝaj familioj nur geedziĝis inter si mem. Ambaŭ klanoj estis fieraj pri la pureco de sia reĝa sango kaj praktikis tiun ĉi tradicion de intergeedziĝo ekde la antikveco. Ekzemple, la patra onklino de Ŝudodano edziniĝis al la kolija reganto Anjĝano. Ilia filino, Mahamaja kaj Mahapaĝapatia Gotamo, edziniĝis al Ŝudodano, la ĉefo de la ŝakjoj. Simile, Joŝadara, filino de Supabudo, kiu estis filo de Anjĝano, edziniĝis al la ŝakja princo Sidarto Gotamo. Tiel, la du reĝaj familioj estis ligitaj de geedziĝoj kaj de patraj kaj patrinaj kuzoj de antikveco. Malgraŭ la proksima sanga rilato de ambaŭ klanoj, kelkfoje okazis kvereloj inter ili, kiuj kelkfoje komencis batalojn.