Kolono
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kolono estas rekta, precipe premata vertikala aŭ oblikva verga elemento, kiu transprenas efikojn de ŝarĝo el la apudaj partoj de strukturo, kiujn ĝi subtenas. En klasika arkitekturo ĝi estas komponata de tri partoj: nome bazo (bazamento), fusto kaj kapitelo. La kolono estas la ĉefa elemento kiu utilas por diferencigi inter la tri ĉefaj klasikaj ordoj, nome dorika ordo, ionika ordo kaj korinta ordo.
Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun kolumno. |
Ĉi tiu artikolo temas pri arkitekturaĵo. Por informoj pri la samnoma provinco de Panamo, vidu la artikolon Kolono (Panamo).