From Wikipedia, the free encyclopedia
Sankta Kolumbao (naskita la 7-an de decembro 521, mortinta la 9-an de junio 597, en la irlanda lingvo Colm Cille) estis Irlanda misiisto, kiu helpis la rekristaniĝon de Skotlando kaj norda Anglio. Li iĝis la unua kristana sanktulo kiu naskiĝis en Irlando.
Sankta | |||||
Kolumbao | |||||
---|---|---|---|---|---|
Sankta Kolumbao antaŭ la fortikaĵo de la pikta reĝo Bridei | |||||
Persona informo | |||||
Columba | |||||
Naskiĝo | 7-an de decembro 521 en Graflando Donegal | ||||
Morto | 9-an de junio 597 (75-jaraĝa) en Iona | ||||
Tombo | Iona (en) vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Lingvoj | latina vd | ||||
Loĝloko | Graflando Donegal vd | ||||
Ŝtataneco | Gaelic Ireland (en) vd | ||||
Familio | |||||
Patro | Feidhlimidh (?) (en) vd | ||||
Patrino | Eithne of Leinster (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | monaĥo misiisto vd | ||||
Laborkampo | Kristanismo vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Cathach of St. Columba vd | ||||
| |||||
| |||||
Sanktulo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sankta Kolumbao naskiĝis en Gartan, proksime al Lough Gartan (Donegal), en la regno Tír Chonaill, kiu troviĝis en la nord-okcidento de Irlando. Li monaĥiĝis kaj nelonge poste iĝis sacerdoto. Laŭtradicie, ĉirkaŭ 560 li disputis kun Sankta Finnian, al kiu inter ili apartenas kopio de psalmaro. En eble la unua disputo pri kopirajto en la mondo, tiu disputo eĉ kondukis al batalo en 561, dum kiu multaj mortis. ege bedaŭrante la granda vivoperdon, li decidis puni sin mem per la plej akra metodo imagebla: ĉiama ekzilo el Irlando. Kaj li ĵuris fari tiom da konvertoj, kiom mortis pro li. En 563 li kreis monaĥejon en la insulo Iona (irlande "Oileán Í"), en la okcidento de Skotlando, kiu iĝis lia bazo por lia misiado en tiu lando.
Oni havas multajn legendojn pri liaj mirakloj dum la konverto de la popolo pikta de tiu epoko. Inter iuj estas la plej malnova citaĵo pri la monstro de Loch Ness (Loĥ-Nes), kiun Sankta Kolumbao laŭdire venkis per la signo de la kruco.
La festotago de Sankta Kolumbao estas la 9-a de Junio. Kun Sankta Patriko kaj Sankta Briĝido li estas unu el la tri patronoj de Irlando.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.