Komo

interpunkcio (,) / From Wikipedia, the free encyclopedia

Komo (,) estas signo de interpunkcio. Ĝi havas la saman formon kiel apostrofo, tamen ĝin oni skribas sur la bazlinio de la teksto. Oni povas uzi ĝin por indiki paŭzeton en la fluo de frazo. Oni ankaŭ uzas komon por apartigi anojn de listo.

Ĉi tiu artikolo temas pri signo de interpunkcio. Por informoj pri la samnoma itala urbo, vidu la artikolon Komo (Italio).
,
Quick facts: Interpunkciaĵoj, Aliaj tipografiaj markoj...
Interpunkciaĵoj

apostrofo ( ' ); ( )
citiloj ( ‘ ’ ); ( “ ” ); ( „ ” ); ( « » )
demandosigno ( ? )
dupunkto ( : )
komo ( , )
krampoj ( ( ) ); ( [ ] ); ( { } ); ( < > )
kridemandosigno ( ) ( ?! )
krisigno ( ! )
punkto ( . )
punktokomo ( ; )
spaceto (   )
streketoj ( ); ( ); ( ); ( ) ( )
oblikvo ( / )
tripunkto ( ) ( ... )

Aliaj tipografiaj markoj

asterisko ( * )
bulmarko ( )
deklivo ( \ )
dividsigno ( ÷ )
egalsigno ( = )
heliko ( @ )
kaj-signo ( & )
krado ( # )
numero-signo ( )
obeluso aŭ ponardo ( † ‡)
plus-minus-signo ( ± ); ( )
substreko ( _ )
tildo ( ~ )
vertikala streko aŭ "dukto" ( | )

Close

Komo en Esperanto estas uzata plej ofte en la jenaj okazoj:

  • Antaŭ konjunkcioj ("sed", "nek", "tio estas" ktp): Pluvis, sed li tamen veturis per biciklo.
  • Se "kaj" aŭ "aŭ" kunligas tutajn ĉeffrazojn: Ŝi rigardis lin severe, kaj li silentiĝis.
  • Ĉirkaŭ subfrazo: Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto. Mi trovis, ke li troigas.
  • Ĉirkaŭ apudmeto, parentezo kaj aldona klarigo: Danubo, la plej longa rivero en Eŭropo, enfluas en la Nigran Maron.
  • Ĉirkaŭ komplemento, en kiu la precipa vorto estas adverba participo: Promenante sur la strato, mi falis.