cover image

Komo (Italio)

komunumo de Italio / From Wikipedia, the free encyclopedia

Komo (itale Como [KOmo]) estas urbo en norda Italio, ĉefurbo de samnoma provinco en Lombardio, situanta ĉe lago de Como, ĉe la landlimo al Svisio. Najbaras la komunumoj Blevio, Brunate, Capiago Intimiano, Casnate con Bernate, Cavallasca, Cernobbio, Chiasso (Svislando-Kantono Tiĉino) Grandate, Lipomo, Maslianico, Montano Lucino, San Fermo della Battaglia, Senna Comasco, Tavernerio kaj Torno. Fine de 2018 en la komunumo vivis 83 320 loĝantoj.

ISO

Quick facts: Ŝtato, Regiono, Provinco, Geografia situ...
Komo (Como)
Como_and_its_lake.jpg
Como-Stemma.svg
Ŝtato Flago-de-Italio.svg Italio
Regiono Flag_of_Lombardy.svg Lombardio
Provinco CO Como
Geografia situo 45° 49′ N,  5′ O (mapo)45.810259.0861388888889
Alto super marnivelo 201 m
Areo 37 km²
Loĝantaro 83320 (2018)
Loĝdenso 2245 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Ponte Chiasso, Garzola, Sagnino, Monteolimpino, Tavernola, Camnago Volta, Lora, Breccia, Rebbio, Civiglio, Muggió, Albate (2005)
Najbaraj komunumoj Blevio, Brunate, Capiago Intimiano, Casnate con Bernate, Cavallasca, Cernobbio, Chiasso (Svislando-Kantono Tiĉino) Grandate, Lipomo, Maslianico, Montano Lucino, San Fermo della Battaglia, Senna Comasco, Tavernerio kaj Torno
Patrono sankta Abondio (episkopo)
Festa tago 31-a de aŭgusto
Nomo de loĝantoj comaschi
Poŝtkodo 22100
Imposta kodo C933
Kodo laŭ ISTAT 013075
Telefona prefikso 031
Retpaĝo Oficiala retejo
Italy_location_map.svg
Komo (Como) (Italio)
DEC
Red_pog.svg
Komo (Como)
Situo de Komo (Como)
Information_icon.svg
vdr
Close

Proksima al la samnoma lago kaj la Alpoj, Komo fariĝis populara turisma celloko kaj la urbo enhavas multnombrajn verkojn de arto, preĝejoj, ĝardenoj, muzeoj, teatroj, parkoj kaj palacoj: la Duomo (sidloko de episkoplando de Komo), la baziliko de Sankta Abondio (Sant’Abbondio), la Vilao Olmo, la publikaj ĝardenoj kun la Tempio Voltiano, la Teatro Sociale, la Broletto (la mezepoka urbodomo) kaj la 20-jarcenta Casa del Fascio (Domo de Faŝismo). Kun 213.996 alvenoj, Komo estas la tria plej vizitata urbo en Lombardio post Milano kaj Bergamo.[1]