Kompendio
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kompendio estas konciza kolekto de informaro apartenanta al unu fako de sciaro. Kompendio povas resumi pli grandan verkon. En plej okazoj la fako de sciaro temas pri specifa kampo de homa intereso aŭ koncerno (por ekzemplo: hidrogeologio, logologio, iĥtiologio, fitosociologio aŭ mirmekologio), dum ĝenerala enciklopedio povas esti referencata kiel kompendio de ĉiu homa sciaro.
La vorto "kompendio" derivas el la latina vorto "compenso", kiu signifas "kunpezi aŭ ekvilibrigi". Dum la 21a jarcento okazis la stariĝo de pli demokratiigitaj, retaj kompendioj en variaj kampoj.