Komputeko
reta multlingva vortara projekto de komputika terminoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Komputeko (mallongigo de "Prikomputila terminokolekto") estas reta projekto de E@I, kiu celas kunigi la pri-komputilajn terminojn de diversaj vortaroj, por plifaciligi la aliron al kaj la komparon inter la diversaj vortaroj, kaj tiel stimuli ĝustan lingvouzon kaj kontraŭi la uzadon de (ofte fuŝa formo de) usonangla termino. Ĝi nuntempe estas seplingva (Esperante, angle, nederlande, germane, france, hispane, kaj pole), sed celas plivastiĝi al kiel eble plej multaj lingvoj. Jam ekzistas unua varianto kun kelkaj aliaj lingvoj.
La Esperantaj vortaroj kaj vortlistoj, sur kiuj baziĝas la Komputeko, estas la Komputada Leksikono, ReVo, PIV (PIVE, 2020[1]), la Interreta Vortareto de FEL, la Teknika Vortaro Pol-Esperanta Arkivigite je 2015-05-30 per la retarkivo Wayback Machine, la Pekoteko, la Komputila Vortolisto kaj Nederlanda-Esperanta vortaro.
Ĝi ankaŭ konsideras la terminologion uzatan en la Vikipedio.
La iniciatinto de la projekto, Yves Nevelsteen, interalie aliĝis al la esperantigaj tradukskipoj de OpenOffice.org, Ipernity kaj Drupalo kun la celo disponigi la konkludojn de tiuj ĉi skipoj al pli granda rondo pere de la Komputeko.