Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj
gvidilo por priskribi atingojn de lernantoj de fremdlingvoj ene de Eŭropo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Komuna Eŭropa Referenckadro por Lingvoj[1] [2] [3][4], estas ampleksa rekomendo por lingvoinstruado klasifikante lingvan kompetentecon en tri niveloj: elementa (A), sendependa (B) kaj kompetenta (C) lingvouzoj; mallonge KERL[1], en Esperanto kutime mallongigita kiel KER aŭ KEFR[2], alilingve ankaŭ kiel GERS aŭ GER por Gemeinsamer europäischer Referenzrahmen für Sprachen, CECRL aŭ CECR por la franca Cadre européen commun de référence pour les langues, same kiel CEFRL, CEFR aŭ CEF por la angla Common European Framework of Reference for Languages.
Ĝi estas gvidilo uzata por priskribi atingojn de lernantoj de fremdlingvoj ene de Eŭropo. Ĝi priskribas kion lernanto estas supozata scipovi legante, aŭskultanta, parolante kaj verkante ĉe ĉiu lingvo-nivelo. La detaloj estas priskribitaj en dokumento kiu estis tradukita al Esperanto por ALTE[5][6].
En la kampo de fremdlingvoj la referenckadro difinas ses kategoriojn laŭ la nivelo de kompetento koncerne la fremdlingvon. Temas pri ses kategorioj: A1, A2, B1, B2, C1 kaj C2. Unuopaj kategorioj reflektas la nivelojn de komprenado dum aŭskultado kaj legado, de kapablo de parolado kaj konversacio kaj la kvaliton de la skriba prezento de la lernanto. Studentoj de fremdlingvoj tial povas vojaĝi ene de Eŭropo kun lingva pasporto aŭ diplomo de lingvolernejo, kiu enhavas daton kaj nivelon de la studento laŭ la referenckadro. Nuntempe ekaperas ankaŭ lernolibroj pri lingvoj, kiuj mencias la referencnivelon, kiun la studento atingos finstudinte la lernolibron.
La ses ĝeneralaj referenco-niveloj fariĝis ĝenerale akceptitaj normoj por ŝtupa mezurado de la lingvokapabloj de unuopulo. Jam ekzistantaj ekzameno-institucioj tamen konservis siajn proprajn nomkonvenciojn, ekz. "meza", kiuj - disputeble - estas pli facile memoreblaj por ili kaj iliaj studentoj[7].