From Wikipedia, the free encyclopedia
Conan la Kvara nomata la Juna (ĉ. 1138 - 20-an de februaro 1171), filo de Alano la Nigra, senjoro de Guingamp kaj grafo de Richmond, kaj de la dukino Berta de Bretonio, filino de la duko Conan la Tria, estis grafo de Richmond de 1146 ĝis 1171 kaj duko de Bretonio de 1156 ĝis 1166.
Conan la 4-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Duko de Bretonio | |||||
Sigelo de Conan la 4-a de Bretonio laŭ Dom Morice | |||||
Regado | 1156-1166 | ||||
Antaŭulo | Eudon de Porhoët | ||||
Sekvanto | Konstanca de Bretonio, lia filino | ||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | Konan IV Penteur | ||||
Naskiĝo | 1138 | ||||
Morto | 20-a de februaro 1171 | ||||
Tombo | Bégard vd | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Etno | Bretonoj vd | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Grafoj kaj dukoj de Penthièvre • House of Penthièvre vd | ||||
Patro | Alan of Penthièvre, 4rd Lord of the Honour of Richmond, 1st Earl of Richmond (en) vd | ||||
Patrino | Berta (Bretonio) vd | ||||
Gefratoj | Constance of Penthièvre (en) vd | ||||
Edz(in)o | Margaret of Huntingdon, Duchess of Brittany (en) vd | ||||
Infanoj | Konstanca de Bretonio vd | ||||
| |||||
2-a grafo de Richmond | |||||
Dum | 1146 ĝis 1171 | ||||
Antaŭulo | Alano la Nigra, lia patro | ||||
Sekvanto | Konstanca de Bretonio, lia filino | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Conan la Tria elektis Conan la Kvaran kiel sian heredanton sub la regentado de Eudon de Porhoët, dua edzo de Berta, senheredigante pro nelegitimeco, sian filon Hoel kiu, venkita de Eudon, devis kontentiĝi per la graflando de Nantes. Kiam plenaĝa, Conan la Kvara, ribelinta kontraŭ sia bopatro, kiu rifuzis lasi la tronon de la duklando al li, alianciĝis al Hoel sed estis venkita de Eudon en 1154. Li rifuĝis al Anglio proksime de Henriko la 2-a Plantaĝeneto, kiu konfirmis al li la posedon de la titolo kaj honoro de Richmond, heredintaj de lia patro. Tiu « honoro » konsistis el aro da grundoj kaj enspezoj en la graflando de Yorkshire.
Conan ricevis anglan militan helpon, kiu ebligis al li reveni en la duklandon de Bretonio kaj gajni apogon de pluraj feŭduloj, sed lia pozicio de vasalo de la reĝo de Anglio estigis la ribelon de bretonaj senjoroj sub la konduko de Eudon de Porhoët. Tiu lasta, venkita, rifuĝis ekster Bretonion. Conan la Kvara estis proklamita duko en 1156, sed en la sama jaro, la Nantes-anoj forpelis lian onklon Hoel kaj elektis kiel grafon la plej junan fraton de Henriko la Dua, Gotfredo Plantaĝeneto, jam grafo de Mansio kaj de Anĝevio de 1156. La graflando de Nantes eliris el la duklando. Je la morto de Gotfredo en 1158, Conan kredis povi reakiri la landon de Nantes, sed devis redoni ĝin al Henriko la Dua.
En 1160, kun la konsento de la reĝo de Anglio, Conan edziniĝis al Margareta de Huntingdon. Konstanca naskiĝis iom poste kaj rapide fariĝis fianĉinigita (kiam 4-jara) al la tria filo de la reĝo Henriko la Dua, Gotfredo la Dua Plantaĝeneto (8-jara).
Eudon de Porhoët gvidis ribelon, kiu havis kelkajn sukcesojn, sed tio ofertis al Henriko la Dua pretekston[1] por interveni en Bretonio kun armeo, kiu konkeris Josselin en 1168. Henriko la Dua senposedigis Eudon de Porhoët de Porhoët, kaj, post lasta ribelo en 1173, de la graflando de Pentievro.
Henriko la Dua ne plu toleris misordon en la duklando, aparte la malfacilaĵojn al la mara komerco inter siaj diversaj posedaĵoj (norde kaj sude de Bretonio) fare de la ŝippereigantoj, trouzantaj la rajton pri vrakoj[2]. Conan devis abdiki favore al sia estonta bofilo. Ĉar tiu lasta estis nur 9-jara, Henriko la Dua sin agnoskigis gardanto de la duklando fare de la baronoj, atendante la plenaĝiĝon de sia filo.
Conan konservis nur la graflandon de Guingamp kaj mortis kvar jarojn post sia abdiko. Li estis entombigita en la abatejo de Bégard.
Li edziĝis al Margareta de Huntingdon kaj ili havis unu filinon :
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.