From Wikipedia, the free encyclopedia
Konglomeraĵo aŭ Konglomerato estas detrita sedimenta metro, konsistanta el minimume 50% da rondaj rokpecoj pli ol 2mm dimensiaj, kunligitaj da etgrajna cemento.
Laŭ Francisko Azorín Konglomerato estas Kungluaĵo, konsistanta el nature kuniĝintaj diversaj ŝtonoj.[1] Li indikas etimologion el la latina conglomeratus, el conglomerare (konglomeri).[2]
Konglomeraĵo estiĝas el sedimentoj de riveroj, kun granda transportkapacito, glaĉeroj aŭ ĉe eroziaj bordoj. Ili kungluiĝas per ligilo, plej ofte kalko.
Konglomeraĵo estas vaste disvastigitaj en la tuta mondo. Ĉar por ilia estiĝo necesas pli da transporta energio ol por sabloŝtono, tamen konglomeraĵo aperas konsiderinde malpliofte ol sabloŝtono. En mezeŭropo konglomeraĵo ekzistas ekzemple en la Antaŭalpoj precipe en la Svisa Mezlando. La plej alta konglomeraĵomonto en Eŭropo estas la monto Speer en Kantono Sankt-Galo, Svislando.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.