From Wikipedia, the free encyclopedia
Scio de la konsisto kaj strukturo ofte provizas praktikajn uzojn. Ekzemple, se la konsistigantoj de natura erco estas konataj, eblas determini kiuj uzeblaj produktoj povas esti akirataj el ĝi. Krom tio, la kvanto de ĉiu valora konsistiganto devas esti konata antaŭ ol oni povas decidi ĉu la ekspluatado de la min-tavolo estas ekonomie ebla. La kemia konsisto de kelkaj korpaj fluidoj povas ofte esti uzata de kuracisto por lokalizi la kaŭzon de malsano en paciento. Specife, la foresto de, aŭ la troo de kelkaj substancoj havigas gravajn informojn al la kuracisto.
Konsisto
Strukturo
La strukturaj informoj pri substanco ofte ĵetas lumon sur sian kemian konduton, kaj en kelkaj kazoj permesas instali tiun konduton en aliajn substancojn. La kono pri la strukturo de sapo ebligas la fabrikadon de detergentoj (lav-pulvoroj), havantaj strukturojn kaj purigajn proprecojn similajn al tiuj de sapo. Kelkaj medikamentoj havas kemiajn strukturojn tre similaj al tiuj de hormonoj sekreciataj nature de la homa korpo. La kono de la strukturo de la naturaj hormonoj estis la deir-punkto por la fabrikado de la preskribaj drogoj.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.