Konstelacio

unu el la 88 eroj de la ĉiela sfero, dividitaj laŭ IAU, kaj bazitaj je tradiciaj mitologiaj stelaroj / From Wikipedia, the free encyclopedia

Konstelacio estas, en la faka astronomia terminaro[1], areo de la ĉielsfero respondanta pli-malpli al la situo de kelkaj tradiciaj stelaroj, t.e. grupo de steloj, kiuj – rigardate de la tero – formas certan figuron (stelfiguron). La unuopaj steloj havas nenian fizikan rilaton unu al la alia.

Jam en la 2-a jarcento la astronomo Ptolemeo priskribis 48 stelfigurojn, kiujn li nomis laŭ la Greka Mitologio. Pli poste Johann Bayer (1572–1625), Johannes Hevelius (1611–1687) kaj Nicolas Louis de Lacaille (1713–1762) difinis pliajn konstelaciojn, ĉefe videblajn sur la suda ĉielosfero.

Interalie, ankaŭ la ĉinoj havis sian apartan sistemon de konstelacioj.

La nuntempa oficiala divido de la ĉielo en 88 konstelaciojn estiĝis en 1922, kiam la Internacia Astronomia Unio priskribis kaj difinis la nunajn konstelaciojn. Dekdu el ili estas trairataj de la ekliptiko; ili konsistigas la zodiakon, kiu ludas gravan rolon en astrologio.