milito ekde 1967 ĝis 1970 inter Israelo kaj Egiptio From Wikipedia, the free encyclopedia
La Konsuma milito estis milito inter Israelo kaj Egiptio, kiu komenciĝis la 8-an de marto 1969, kaj finiĝis la 7-an de aŭgusto 1970, kiam la du landoj decidis havi batalhalton inter ili.
Konsuma milito | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Israelaj soldatoj staras sur la Fredana Ponto, en la Sueza Kanalo | |||||||||
milito | |||||||||
| |||||||||
Flankoj | |||||||||
Israelo | Egiptio Sovetunio | ||||||||
Post kiam la arabaj landoj avertis, ke ili detruis Israelon, okazis la Sestaga Milito; Dum tiu milito, Israelo okupis kelkajn arabajn teritoriojn: Cisjordanion, Golanajn Altaĵojn, Sinajon kaj Gazan Sektoron. Multaj araboj deziris regi denove la teritoriojn, kiujn ili malgajnis. Tiam, la plej forta araba lando estis Egiptio. Egiptio, kaj ĝia gvidanto Naser, volis venĝi kontraŭ Israelo, por denove regi la okupitajn teritoriojn.
Laŭ kelkaj Israelanoj, la milito komenciĝis la 8-an de marto 1969, kiam la egipta armeo komencis kanonadi senĉese la Israelan bordon, en la Sinaja flanko de la Sueza Kanalo. Kvankam aliaj personoj pensas, ke la milito komenciĝis jam, kiam finiĝis la Sestaga Milito. Laŭ ili, la Konsuma Milito ne estis pli ol rekta daŭrigo de la Sestaga Milito; Aliaj pensas, ke la milito okazis ankaŭ inter Israelo kaj la aliaj perdintoj en la Sestaga Milito. Ĉi tiu artikolo pritemos la limigitan signifon de la milito, kiel en la israela kutimo.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.