Kontraŭlumo
From Wikipedia, the free encyclopedia
Kontraŭlumo aŭ Kontraŭombro, kio estas same, nomita ankaŭ Regulo de Thayer, estas formo de kamuflo. Kontraŭlumo estas formita de la bildo de la animala koloraro kie la animalaj pigmentoj estas pli malhelaj en supraj partoj kaj pli helaj en subaj partoj de la korpo. Tiu modelo troviĝas en multaj specioj de mamuloj, reptilioj, birdoj kaj fiŝoj. Ĉe pingvenoj ekzemple videblas klare la neprecon de tiu modelo: tiu birdogrupo estas plej ofte blanka por subakvaj predantoj kiuj rigardas supren kaj nigran por predantoj kiu rigardas suben al malhela akvo. Tiuj predantoj konfuziĝas kaj tio malhelpas la predadon. Io simila okazas ankaŭ en aliaj multaj marbirdoj.