Kordeca grafeo
From Wikipedia, the free encyclopedia
En grafeoteorio, ĥordeca grafo aŭ kordeca grafeo estas grafeo, en kiu ĉiu ciklo kun pli ol tri verticoj havas ĥordon (aŭ kordon), t.e. lateron ne apartenantan al la ciklo, kiu ligas du verticojn el la ciklo. Ekvivalente, ĉiu induktita ciklo en la grafeo estu precize 3-vertica. Oni povas priskribi kordecan grafeon ankaŭ
- kiel grafeon kun perfekta forigada ordo
- kiel grafeon, kies ĉiu minimuma disigilo estas plena, kaj
- kiel komunaĵon inter subarboj de arbo.
La artikolo estas parto de serio pri grafeoteorio.
|
Plej gravaj terminoj Elektitaj klasoj de grafeoj pli...
Grafeaj algoritmoj Problemoj prezentataj kiel grafeaj Aliaj Reprezentado de grafeo Glosaro de grafeoteorio |