From Wikipedia, the free encyclopedia
Kordinstrumento estas muzika instrumento kiu produktas muzikon per vibrantaj kordoj. Estas tri ĉefaj metodoj por vibrigi la kordojn de kordinstrumento: per pinĉado, arĉo aŭ frapado.
Instrumentoj kiel la gitaro (inkl. ĉarango k.a. tipoj), harpo kaj citro estas ludataj pluke aŭ pinĉe, per la fingro aŭ dikfingro, aŭ per ilo kiel plektro. Vidu la artikolojn plukinstrumento kaj ponteto.
Instrumentoj de la violono familio estas ofte ludataj per movo de arĉo trans la kordoj. Tamen, okaze, tia instrumento estas pinĉata kiel gitaro. Gambovjolo, vjolo estas ekzemploj tiutipe.
Eblas produkti sonon el kordo per frapado. La ĉefa instrumento de ĉi tiu kategorio estas la piano. La instrumentoj el tiu grupo apartenas al la klavarinstrumento, kvankam ne ĉiuj klavarinstrumentoj estas kordinstrumentoj, ĉar estas iuj, kiuj produktas sonojn per tuboj (orgeno) aŭ elektre.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.