Kristalo

From Wikipedia, the free encyclopedia

Kristalo ĝenerale signifas eron de korpo, kiu en solida stato aperas sub la formo de regula aŭ simetria poliedro: kuba, prisma kristalo; kristaloj de marsalo, bismuto, glicerino; lavkristalo (potasa karbonato).

Xylitol_crystals.jpg
Kristaloj de ksilitolo
Bi-crystal.jpg
La kemia elemento bismuto kiel sintezfarita kristalo. La surfaco estas iriza tre maldika tavolo de oksidiĝo.

Specife, kristalo ankaŭ signifas tre puran senkoloran vitron: kaliko el facetita kristalo; spegulo el venecia kristalo; vazoj el bohemia kristalo.

Science, kristalo estas orda solidaĵo. Pli precize, kristalo estas solidaĵo kies atomoj, jonojmolekuloj pakiĝis laŭ regulan ordon etendantaj longan distancon kompare kun la grandeco de la atomo, jono, aŭ molekulo.

Laŭ Francisko Azorín kristalo estas Mineralo, kiu adoptas poliedran formon. Speco de vitro enhavanta plumbon.[1] Li indikas etimologion el la greka kristallos (kistalo) kaj de tie la latina crystallus. Kaj li aldonas la terminjon rokokristalo kaj kristalografio.[2]